La unua C-programo
Verkinto: (Norberto) Sudlando, Aalen, Germanujo
Ekde Kernigen kaj Ritĉi
([1988KR], ĉapitro 1.1, paĝo 9) la unua kaj eble plej mallonga C-programo hello.c estas la sekvonta:
| #include | | <stdio.h> |
|
| main( ) |
| { |
| printf( "hello, world\n" ) ; |
} |
Ĉi tiu programo montras, kio estas komprenebla kiel internacia:
- Simpla programo nur eldonas al la tekstoekrano de enigilo.
- La unua diro de interparolado estas saluto.
- La problemo kun bonan matenon, bonan tagon kaj bonan vesperon ĉe internacia
telefona alvoko ĉi tie evitas per la hola elvoko hello.
- La problemo kun majusklo ĉe la komenco de frazo ĉi tie ankaŭ evitas.
- La eldono estas ekzemplo, kiel Amerikanoj ĉe telefona interparolado agas, kiam ili atendas ĝin el ie en la
mondo: Ili uzas la Anglan lingvon.
Ĉe Borland C++ 5 ĉi tiu programo listiĝas ĉe la ekzemploj nur kiel DOS-programo.
Ĉi tio signifas:
- Ordonaj kaj dosieraj nomoj havas la plej grandan longecon de 8 literoj.
- Ekde Vindozo ne ekzistas garantio, ke tekstoekranaj programoj estas plenumeblaj ankaŭ estonte.
- La koncepto Unikodo por prezentado de ĉia skribita kulturolingvo estas jam realigenda por la
programolingvo C.
Esperanta traduko saluton.Esperanto.c de ĉi tiu unua C-programo estus jene:
| #inkludu | | <Esperanto/normalaj_enigo_kaj_eldono.kapo.h> |
|
|
| precipa_parto( ) |
| { |
| eldonu_formatite( "Saluton! Kiu en la mondo kontaktas min?\n" ) ; |
} |
Ĉi tie la esprimo .h por header file (kapodosiero) restas kiel mallongigo, por ke la operaciumo
Vindozo, kio priatendas la dosierofinaĵojn, ne ĥaosiĝas per ĉi tiu traduko.